VERDAMILIO.org
Tutmonda spekulacia movado

Impetego al la afrikaj teroj. De Joan Baxter (eo)

Le Monde diplomatique, Januaro 2010
sabato 12a junio 2010

Post erco kaj nafto, la afrikaj teroj logas eksterlandan avidon. Milionoj da kultiveblaj hektaroj jam estis ceditaj, en granda mallumo, de la kontinentaj aŭtoritatuloj. Iniciate de multnaciaj agronutraĵaj kompanioj kaj de ŝtatoj, aparte de Proksima Oriento kaj de Azio, multaj projektoj estas en studfazo, kiuj, se finrealigotaj, endanĝerigos la sociojn, la naturajn ekvilibrojn kaj la lokan agrokulturon.

La 18-an kaj 19-an de novembro 2009, la Konferenc-centro Elisabeth 2 de Londono akceptas la Forumon de la pruntodonantoj de Siera-Leono. Ĉe la podio, la eksa ĉefministro Anthony Blair, kies asocio Africa Governance Initiative patronas la eventon, vigle invitas la partoprenantojn akiri agrokulturajn terojn en lando, kiu, laŭ liaj vortoj, « disponas milionojn da hektaroj da kultiveblaj teroj [1] ». Portata de sia entuziasmo, s-ro Blair ŝajne forgesas la milionojn da sieraleonanoj, kiuj dependas de la rikoltoj produktitaj sur tiuj teroj.

Konvinkitaj eltiri el tio grandajn profitojn, multaj bankoj, investfondusoj, industriaj grandaj grupoj, ŝtatoj kaj miliarduloj havas projektojn instali en Afriko gigantajn industriajn farmojn, por produkti nutraĵojn kaj agrobrulaĵojn destinitajn tute al eksportado. Tiuj « laŭtranĉaĵaj » vendoj aŭ longdaŭraj luprenoj de agrokulturaj teroj estas ofte prezentataj kvazaŭ disvolvoprogramoj gvidataj laŭ reciproka profito de la financantoj kaj de la koncernaj landoj. Inter la portantoj de tiu aliro troviĝas la Internacia Financa Korporacio (IFK) de la Monda Banko [2] kaj la Internacia Fonduso por Agrokultura Disvolvo (IFAD), faka institucio de la UN-sistemo. Spite al ĝia ĝenerala direktoro Jacques Diouf, kiu kvalifikis ĝin « formo de novkoloniismo », la UN-Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrokulturo (ONA) fine aprobis tiun praktikon.

Legu la sekvaĵo :


Hejmpaĝo | Kontakt-adreso | Mapo de la retejo | | Statistikoj | vizitoj : 83959

Gvati vivon de la retejo eo  Gvati vivon de la retejo Agriculture, Pêche / Agrikulturo, Fishado   ?    |    La abonligitaj retejoj OPML   ?

Retejo pelata de SPIP 2.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License