VERDAMILIO.org

Aprilo estas Monato de Vikipedio - verku kaj gajnu ! (eo)

merkredo 31a marto 2010

Vikipedia konkurso „Monato de Vikipedio“ estas nova aktivaĵo de E@I kaj de la vikipedia esperantista komunumo. Per premioj ĝi volas motivi vikipediistojn al verkado kaj plibonigado de artikoloj pri elektitaj gravaj temoj kaj aprezi bonan laboron de la plej lertaj kontribuantoj. La projekto celas ankaŭ allogi novajn aŭtorojn al la libera enciklopedio. La konkurso okazas dum la tuta monato aprilo 2010 kaj por la plej bonaj aŭtoroj estas preparitaj valoraj premioj. Partopreni povas ĉiu registriĝinta vikipediisto – simple per plibonigo de unu aŭ pluraj artikoloj el la proponita listo kaj enskribiĝo en taŭga loko de ĉi tiu paĝo plej malfrue la 30-an de aprilo 2010.

Dokumento  - JPEG - 24.3 kb

Vidi konektite : Vikipedio

Hejmpaĝo | Kontakt-adreso | Mapo de la retejo | | Statistikoj | vizitoj : 83959

Gvati vivon de la retejo eo  Gvati vivon de la retejo Langues et Peuples/ Lingvoj kaj Etnoj  Gvati vivon de la retejo Esperanto   ?    |    La abonligitaj retejoj OPML   ?

Retejo pelata de SPIP 2.1.1 + AHUNTSIC

Creative Commons License